Gábor Bálint
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
D-ro BÁLINT Gábor, (naskiĝis la 13-an de marto 1844 en Szentkatolna, tiama Hungario, kaj mortis la 25-an de majo 1913 en Temesvár (Timişoara) estis hungara profesoro pri kompara lingvistiko kaj esperantisto. Li estis la unua hungara pioniro de Esperanto.
Bálint estis profesoro pri kompara lingvistiko de la ural-altajaj lingvoj en Kolozsvár (Cluj-Napoca), kaj parolis 21 lingvojn. En 1898 li partoprenis en esplorvojaĝo al Azio de Jenő Zichy. Li ankaŭ kreis teorion pri la prahistorio de la hungaroj, kiu post tiam pruviĝis erara.[mankas fonto]
Bálint konis, sed ne akceptis la lingvon Volapuko. Pro lingvistikaj interesoj li konatiĝis, laŭ EdE en 1897, kun Esperanto en Kolozsvár, kaj oni konsideras lin kiel la unua hungara esperantisto. Laŭ EdE, li verŝajne estis varbita per la propaganda laboro de Louis de Beaufront. En 1897 li ankaŭ eldonis litografie la regulojn de Esperanto kaj gvidis kurson por universitataj studentoj en Kolozsvár. Inter ili estis Ábel Barabás, kiu en 1898 verkis la unuan hungarlingvan lernolibron de Esperanto, Esperanto világnyelv.
Bálint verkis la antaŭparolon, en kiu li sprite kaj energie defendis Esperanton de atakoj kaj mokoj, dirante interalie, ke ”manion havas tiu, kiu ne kredas la progreson de la homaro kaj kiu preferas la disigon de la homaro per [ĉ]inaj muroj”.
En 1903 li kontaktis la organizon Délégation pour l'adoption d'une langue internationale, organizitan de la francaj profesoroj Louis Couturat kaj Leopold Leau, kaj en 1907 li iĝis adepto de Ido. En 1909 li kandidatiĝis por la Ido-akademio, sed ne elektiĝis. Post tiu ĉi malsukceso li kabeis el ambaŭ movadoj.[mankas fonto]
- Memortabulo pri Gábor Bélint
Remove ads
Fontoj
- Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Bálint el la Enciklopedio de Esperanto.
- Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Hungarujo el la Enciklopedio de Esperanto.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads