Göttingen
komunumo en Malsupra Saksio, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Göttingen ([GØTingn] per sistemo IFA ˈɡœtɪŋən aŭskulti; esperantigite Gotingeno[1]) estas universitata urbo en la federacia lando Malsupra Saksio de Germanio. Ĝi estas la administra centro de samnoma distrikto Göttingen, kiu en 2016 estis signife ampleksigita kaj ekde tiam ekzemple ankaŭ inkluzivas la "Esperanto-urbon" Herzberg am Harz. Fine de decembro 2023 la komunumo havis 126 968 loĝantojn sur areo de 116,93 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 028 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon en horloĝa direkto kun la komunumoj Bovenden, Waake, Landolfshausen, Gleichen, Friedland, Rosdorf, Dransfeld kaj Adelebsen.
Remove ads
Historio
En la jaro 953 la loĝloko estis unue menciita, sub la nomo Gutingi. Ĉirkaŭ la jaro 1200 ĝi fariĝis urbo. Ĝi estis membro de la Hansa Ligo de 1351 ĝis 1572. La Universitato de Göttingen malfermiĝis en la jaro 1737. Rilate al ĝi disvolviĝis la literatura grupo Hainbund.


la esperantlingva bildrakonto Lasta lekcio en Gotingeno de 2010
Datumoj
- Situo: 51° 32' NO, 09° 56' OR
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Urbomuzeo
La kolektoj de la urbomuzeo [Städtisches Museum] troveblas en la sola nobela palaco de la urbo. Ĝi nomiĝas "Hardenberger Hof" kaj estis konstruita en la jaro 1592 en renesanca stilo.
Servoj
Homoj rilataj al la urbo
- August Neander, teologo
- Georg Heinrich Lünemann, klasika filologo
- Gyula Farkas (instruisto)
- Richard Adolf Zsigmondy, nobelpremiita kemiisto (mortis en Göttingen)
Esperanto-movado
En la urbo funkcias Esperanta grupo.[2] Per la bildrakonto Lasta lekcio en Gotingeno la urbo ankaŭ reprezentiĝas en la Esperantlingva literaturo. Ĝis sia morto en 2013 la francdevena esperantisto Claude Trésorier estis docento pri romanistiko en la universitato de Göttingen kaj ankaŭ lekciis pri Esperanto. Ekde 2015 la esperantisto kaj matematikisto Harald Helfgott naskiĝinta en Peruo estas docento pri matematiko en la gotingena universitato. Pri lia akcepto al la Honora Patrona Komitato de UEA en 2017[3] raportis la regiona gazetaro kaj ankaŭ la loka radio,[4] sed kompreneble en lekcioj pri matematiko ne eblas tiom bone nestigi informojn pri Esperanto kiom en lekcioj pri lingvoj. Kaj same en 2017 la urba konsilantaro malfermis novan centran akceptejon kaj vivejon pri rifuĝintoj kaj azilpetintoj je la eksplicite bonvenige esperantlingva nomo "Bonveno".[5][6] Nelaste ankaŭ menciiĝu la nova ekologia firmao "Kulero", kiu ekde 2019 kun esperanta firmaa nomo produktas manĝeblajn manĝilarojn - komence, kiel indikas la nomo, kulerojn, sed intertempe ankaŭ forkojn kaj tranĉilojn.[7][8]
Remove ads
Trafiko
Norden kaj suden la urbo trajne konektiĝas per la rapidtrajna fervoja linio Hanovro-Würzburg, al aliaj direktoj gvidas lokaj trajnoj. Aŭtomobile ĝi bone atingeblas per la germana aŭtovojo A7 (de nordo al sudo), ankaŭ per la malpli vastaj federaciaj vojoj
kaj
. Kaj se iu insistas alveni per kanuo aŭ kajako, ankaŭ tio eblas per la rivero Leine (de sudo al nordo).
Bildaro
situo de la urbo en Germanio - fontano pri la knabino "ansera Elizinjo" je la ĉefa merkata placo
la urba blazono

Trabfaka domo kun la urbomuzeo
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads