Gaberono

la ĉefurbo de Bocvano From Wikipedia, the free encyclopedia

Gaberonomap
Remove ads

Gaberono (Gaborone, prononcata Ĥaborone, pli frue Gaberones) estas la ĉefurbo de la sudafrika ŝtato Bocvano kaj laŭ la stato de 2013 en la urbo vivis 235 884 loĝantoj sur areo de 169 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 396 loĝantoj/km². En 2001 ĝi havis ĉirkaŭ 186.000 loĝantojn.

Thumb
Rapidaj faktoj Lando, Distrikto ...
Thumb
Vido al vilaĝa kvartalo en Gaberono
Thumb
Konstruaĵoj de bocvana parlamentejo en Gaberono
Thumb
Vido al la urbo el montetaro Kgale
Dosiero:Three Dikgosi Monument - March 2010.jpg
Monumento de tri ĉefuloj
Remove ads

Historio

La urbo estis fondita en 1890 fare de Gaborone Matlapin, loka ĉefulo. Oni translokis en 1965 la registarejon de Bocvano (tiam Beĉuanalando) de Mafikeng al Gaberono.

Ekonomio

Gaberono estas urbo kun la plej alta vivnivelo inter kelkaj ŝtatoj de la regiono.

Lokaj entreprenoj

La proksime troveblaj mangan- kaj asbest-minejoj certigis la ekonomian krerskon.

La Sud-Afrika Disvolviĝa Komunumo (SADC, Southern Africa Development Community) havas ĉefsidejon en Gaborono. Tiu organizo fondiĝis en 1980, por apogi la ekonomian kunlaboron inter la membroŝtatoj kaj malpliigi la dependecon for de Sud-Afriko.

Remove ads

Sporto

En la regiono popularas futbalo. Lokaj futbalkluboj estas Botswana Defence Force 11, Gaborone United, Botswana Meat Commission FC, Mochudi Centre Chiefs FC, Notwane FC, Police 11, Township Rollers kaj Uniao Flamengo Santos FC.

Diversaĵoj

En Gaberono funkcias la Universitato de Bocvano, fondita en 1976.

Tra Gaberono kondukas la grava fervoja linio de Kaapstad al Harare.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads