Gais AR

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Gais ARmap
Remove ads
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Gais
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Pri la komunumo

Gais estas komunumo en Kantono Apencelo Ekstera, Svislando. Ĝi havis 2885 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Gais situas meze en triangulo, kies angulpunktoj estas la komunumoj Apencelo, Teufen kaj Altstätten. La plej alta punkto de la komunumo estas la monto Gäbris kun alteco de 1251 m s.m..

De Gais al Altstätten kondukas la montpasejo Stoss, kie okazis en la jaro 1405 la Batalo apud Stoss.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Gais limas en nordo al Trogen, en oriento al Altstätten kaj Eichberg (ambaŭ en Kantono Sankt-Galo), en sudo al Rüte kaj Apencelo (ambaŭ en Kantono Apencelo Interna), kaj en okcidento al Schlatt-Haslen (Kantono Apencelo Interna) kaj Bühler.

Trafiko

Thumb
Stacidomo de Gais

La stacidomo de Gais estas fervoja nodo de la Apencelaj Fervojoj. Ekzistas de Gais linioj al Teufen, Altstätten kaj Apencelo. De la komunumo eliras ankaŭ diversaj poŝtaŭtolinioj.

Historio

La unua dokumenta mencio de Gais datiĝas el la jaro 1272 kiel Geis.

En mezepoko sub la regado de la Princabatejo Sankt-Galo Gais formis apartavoktejon kun propra vilaĝextro kaj tribunalo. Jam en la 14-a jarcento ekzistis certa komunuma aŭtonomio. Sub la sigelo de Konrad Geppensteiner, la vilaĝestro de Gais (Amman ze Geiss), la Gaisanoj aliĝis en la jaro 1377 al la Ŝvaba Urbalianco kaj en la jaro 1401 al la Popolalianco de la Didomanoj (Volksbund der Gotteshausleute). La Batalo apud Stoss (la 17-an de junio 1405), signifa evento de la Apencelaj Militoj (1401 ĝis 1429), okazis sur la tereno de la komunumo Gais.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads