Geča
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Geča, hungare Hernádgecse (hernAdgeĉe) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.

Remove ads
Bazaj informoj
- Areo: 6 km²
- Supermara alteco: 181 m
- Loĝantaro: 1540
- Poŝtkodo: 044 13
- Aŭtokodo: KS
- Telefonprefikso: 55
Situo
Geča situas laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Miskolc-Košice. La lasta urbo troviĝas 12 km-ojn. Geča sude kontaktiĝas kun Čaňa, norde kun Valaliky.
Historio
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1255 en formo "Jeche". Dum la historio longe estis Supra kaj Suba vilaĝoj. En 1828 oni komputis tie 81 domojn kaj 546 homojn. En 1910 loĝis en Hernádgecse 505 homoj, (427 slovakoj, 76 hungaroj, 2 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Hernádzsadány, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Hernádgecse rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj regionoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la judoj deportiĝis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Geča 1482 homoj, (1463 slovakoj, 4 ĉeĥoj, 2 hungaroj, po 1 cigano, ruteno kaj polo).
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino de 1760
- nobeldomo kun parko el la 18-a jarcento
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads