Genseriko

reganto de vandaloj kaj analoj From Wikipedia, the free encyclopedia

Genseriko
Remove ads

Genseriko (vandale Gaisarīks, latine Geisericus, germane - kiel reprezentanto de nunaj ĝermanaj lingvoj - Geiserich, GenserichGaiserich, en multaj romanidaj lingvoj Genserico aŭ simile, signifo "lanca reganto", naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 389, mortis la 25-an de januaro 477 en Kartago), estis historie grava ĝermano el la tribo de asdingoj apartena al la etno de vandaloj, tiutempe vivantaj sur la iberia duoninsulo. Li estis reĝo respektive reganto de la vandaloj kaj alanoj inter la jaroj 428 kaj 477. Genseriko estis la fondinto de la vandala regno en la antaŭa romia provinco Africa proconsularis en nordokcidenta Afriko, ampleksanta ankaŭ la insulojn Korsiko kaj Sardinio. Post kreo de sia ŝtato, la vandaloj militmarŝis kontraŭ pliaj partoj de la Roma Imperio, kaj ili en 455 prirabis Romon. Post morto de Genseriko, ilia ŝtato malfortiĝis kaj en 534 la Bizanca militestro Belizaro detruis ĝin. La vandaloj poste asimiliĝis al la loka popolo.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Thumb
arĝenta monero Siliqua kun portreto de Genseriko
Thumb
la vandala imperio de Genseriko ĉirkaŭ la jaro 455
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads