Terfiziko

studfako de geologio kaj fiziko From Wikipedia, the free encyclopedia

Terfiziko
Remove ads

Terfiziko, aŭ geofiziko [1], estas la studado de Tero per kvantaj fizikaj metodoj, precipe per analizo de sismaj ondoj kaj metodoj magnetaj, elektraj, elektromagnetaj kaj radioaktivecaj. Temas pri grava parto de terscienco.

Thumb
Terfizikaj aparatoj

Ĝi forte baziĝas sur aliaj studadkampoj kiel matematikoinformadiko. Terfizikaj teorioj ofte aplikatas, pli ĝenerale, en planeda scienco.

Inkluzivataj fakoj

Terfizikon konsistigas, inter aliaj,

  1. Sismologio (studo de tertremoj kaj elastaj ondoj)
  2. Gravito kaj geodezio (analizo de la gravita kampo de Tero kaj de la grando kaj formo de Tero)
  3. Atmosfera elektro kaj tera magnetismo (inzluzive de la jonosfero, radiadozono Van Allen, teraj kurentoj, k.s.)
  4. Geodinamiko studas la dinamikon regantan la tektonojn de Tero kaj aliaj planedoj
  5. Geotermiko (varmado de la tero, varmofluo, vulkanoj kaj varmaj akvofontoj)
  6. Hidrologio (subtera kaj surfaca akvo, kelkfoje inkluzive de glaciejoj)
  7. Fizika oceanografio
  8. Meteologio
  9. Tektona fiziko
  10. Esplorada kaj inĝenierarta geofiziko

Rilata fako estas geokemio.

Remove ads

Historio de terfiziko

La nomo "terfiziko" verŝajne unue uzatis en Germanio, kie ĝi aperis en la scienca literaturo jam ekde la mezo de la 19a jarcento. La vorton unue uzis Fröbel[2][3], kiu parolis pri geophysik en 1834.

Famaj fakuloj

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads