George Boole
angla matematikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
George BOOLE [ĝorĝ bu:l], esperantigata kiel Georgo Buleo (naskiĝis la 2-an de novembro 1815 en Lincoln, Lincolnshire, Anglio, kaj mortis la 8-an de decembro 1864 en Ballintemple, Irlando) estis brita aŭtodidakta matematikisto kaj filozofo.

Buleo formulis la bulean algebron, poste nomitan laŭ li, kiu formaligas logikajn deduktojn.
Laŭ li oni nomis ankaŭ ver-valoran bulean datumtipon en pluraj programadlingvoj, ekz. bool en Algol 68 kaj C++, kaj boolean en Java.
Buleon, pro lia laboro, honoris per medalo la Reĝa Societo kaj li ricevis profesorecon ĉe la Reĝina Kolegio en Cork, Irlando, kie li instruis ĝis sia morto. Li mortis, nur 49-jara, pro la sekvoj de malvarmumo.
George Boole estis edzo de Mary Everest kaj havis kvin filinojn. La lasta Etelo famiĝis poste kiel verkistino Ethel Lilian Voynich.
Remove ads
Verkoj
- The Mathematical Analysis of Logic (La Matematika Analizo de la Logiko) (1847)
- An Investigation of the Laws of Thought, on Which are founded the Mathematical Theories of Logic and Probabilities (Investigacio pri la Leĝoj de la Penso, en kiu troviĝas la Matematikaj Teorioj pri Logiko kaj Probablokalkulo)(1854)
- Treatise of Differential Equations (1859)
- Treatise of the Calculus of Finite Differences (1860)
Remove ads
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- http://homepages.enterprise.net/rogerp/george/boole.html Arkivigite je 2006-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www-groups.dcs.st-and.ac.uk/~history/Mathematicians/Boole.html
- http://www-gap.dcs.st-and.ac.uk/~history/Mathematicians/Boole.html
- http://www.ucc.ie/academic/undersci/pages/sci_georgeboole.htm
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads