Gereĉe

From Wikipedia, the free encyclopedia

Gereĉe
Remove ads

Gereĉe (laŭ la originala hungara skribo: Gerecse) estas malgranda montaro en la departemento Komárom-Esztergom en nord-meza parto de Transdanubio.

Thumb
Panoramo de montaro Gereĉe
Thumb
Panoramo de Tardos
Thumb
Situo de Gerecse en Hungario

La averaĝa alto estas 400 m. La plej alta monto estas Nagy-Gerecse (=Granda Gereĉe) 634 m-ojn alta. Areo estas 850 km². La granda parto konsistas el kalkoŝtono, kelkloke estas dolomitoj. Sur la surfaco troviĝas ankaŭ laŭso. Oni minadas en la montaro marmoron kaj karbon.

Interne de la montaro troviĝas nur 2 komunumoj: Tardos kaj Vértestolna. Urboj Tata, Tatabánya kaj Lábatlan troviĝas ĉe la piedoj de la montaro.

En la montaro oni trovis 300 da malgrandaj kavernoj.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads