Gimnazio Eringerfeld
internuleja gimnazio en parto de Geseke, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La gimnazio Eringerfeld estas ŝtate rekonita internuleja gimnazio, ekde 2006 aparte por turkaj infanoj vivantaj en Germanio, en Eringerfeld, parto de la urbo Geseke en la distrikto Soest de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio.

la ena korto de la baroka kastelo Eringerfeld
Remove ads
Historio
Unua internulejo
En 1961 ekfunkciis internuleja gimnazio, reallernejo kaj bazlernejo, komence nur en la historia baroka kastelo Eringerfeld, ekde la 1970-aj jaroj ankaŭ en pliaj novaj, ĉirkaŭaj konstruaĵoj. En la someraj lernejaj ferioj foje aliaj kulturaj eventoj okazis en la lernejaj konstruaĵoj - interalie en somero 1985 la 41-a IJK de TEJO.
Tamen tiuj kromaj someraj eventoj estis signo pri financaj problemoj de la internulejo: de 1985 ĝis 2014 en la baroka kastelo ekzistis hotelo, kaj en 1987 en la ĉirkaŭaj konstruaĵoj finiĝis la lernejaj kaj internulejaj aktivecoj.
Dua internulejo nomata Talenta
En 2000 en la lernejaj konstruaĵoj malfermiĝis internulejo de la nomo Talenta por laŭ psikologiaj testoj aparte inteligentaj infanoj. Unue instruiĝis la lernejaj jaroj, 5 kaj 6, kaj ĉiujare aldoniĝis klasoj de plia lerneja jaro. Krome en 2003 malfermiĝis elementa lernejo de la lernejaj jaroj 1 ĝis 4. La klasoj kutime havis po 6 ĝis 8 lernantojn, lukse malmultajn, kaj por iuj lernejaj jaroj ekzistis ĝis 4 paralelaj klasoj.
Tiaj malgrandaj klasoj kompreneble kaŭzas aparte grandajn instruistajn dungokostojn por ĉiu lernanto, kaj tial kompreneblas ke en julio 2015 la projekto fermiĝis pro manko de financoj.
Tria internulejo
La lernejan komplekson en 2006 transprenis la turka asocio „Regenbogen Bildungswerkstatt e. V.“ (registrita asocio "edukejo ĉielarko") el Paderborn, kiu proksimas al la turka islama movado de Fethullah Gülen.[3].
La asocio en 2006 fondis la gimnazion Eringerfeld, kiu en aŭgusto 2006 komencis funkcii. Ekde somero 2010 post 12 lernejaj jaroj eblas fini la gimnazion per la oficiala diplomo abituro. La eduko orientiĝas laŭ la ŝtataj germaniaj gimnazioj kaj celas kaj turkajn kaj germanlingvajn lernantojn. La plej multaj lernejanoj vivas en la internulejo.[4] En junio 2013 la gimnazio unuafoje ĝisis lernantojn per la finekzameno abituro.
Reallernejo Eringerfeld
Krom la gimnazio en Eringerfeld la lerneja asocio ekde la jaro 2009 ankaŭ vivtenas laŭ lecionoj pli facilan reallernejon de 10 lernejaj jaroj kaj de du klasoj po lerneja jaro.
Remove ads
Rilatoj al Esperanto
Ĉarma malgranda fakto estas ke la esperantlingva infana psikoterapiisto Thomas Pusch, kiu en la somero 1985 en la internulejaj konstruaĵoj kunorganizis la 41-an IJK de TEJO, nun konsilas du turkdevenajn lernejanojn de la tria internulejo Eringerfeld.
Eksteraj ligiloj
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



