Grabštejn
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Grabštejn (antaŭe ankaŭ Olsytz, Wlsitz aŭ Grafenstein) estas burgo en Ĉeĥio. Grabštejn situas en Bohemio, apud valo de Luzacia Niso, super municipo Chotyně, en ties parto Grabštejn proksime de Hrádek nad Nisou.
- Tiu ĉi artikolo temas pri burgo. Pri vilaĝo temas artikolo Grabštejn (Chotyně).
Origine gotika burgo el la 13-a jarcento, rekonstruita en la 16-a jarcento en renesanca stilo. Ekde 1953 posedita kaj sufiĉe damaĝita de la ĉeĥoslovaka armeo. Ekde 1988 vaste restaŭrata kaj ekde 1993 iom post iom alirebligata por la publiko.
La plej valora internaĵo estas dekorita kapelo de Sankta Barbara, ornamita per pentraĵoj el la 16-a jarcento. La turo ofertas belegan panoramon de vasta ĉirkaŭaĵo. En turisma sezono en la burgo okazas diversaj kulturaj aranĝoj.
Remove ads
Fotogalerio
- Kapelo de sankta Barboro
- Plafono de kapelo de sankta Barboro
- Enireja ĉambro
- Ĉambro kun kameno
- Ĉambro kun kameno
- Granda ĉambrego
- Enireja pordego
- Kortego
Eksteraj ligiloj
- Oficiala burga retpaĝo
- Fotogalerio Arkivigite je 2007-08-03 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads