Grandpollanda provinco

Provincoj de Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia

Grandpollanda provinco
Remove ads

Grandpollanda provinco (pole Województwo wielkopolskie) estas unu el la 16 vojevodioj (provincoj) de Pollando. Ĝi ekestis en 1999 per kunigo de la vojevodioj de Poznan, Kalisz, Konin, Piła kaj Leszno.

Thumb
Rapidaj faktoj Vojevodio, Provincoj de Pollando [+] ...

La nomo de la provinco devenas de la historia regiono Grandpollando (Wielkopolska), t.e. la regiono ĉe la meza rivero Varto en centra Eŭropo kun ĉefaj urboj Poznano, Kalisz (legu: Kaliŝ), Leszno (legu: Leŝno) kaj Gniezno (legu: Gnjezno).

Ĝi ampleksas 29.826 km² kaj en 2019 havis 3 495 470 loĝantojn. La ĉefurbo estas Poznano.

Remove ads

Historio de Grandpollando

En la 10-a jarcento Grandpollando estiĝas lulilo de la pola ŝtato (la dinastio de piastoj). De la 966-1793 la regiono estas parto de sendependa Pollando. Dum la unua dispartigo de Pollando parto de Grandpollando (la Noteć-regiono) (legu: Noteĉ) en 1772 ekapartenis al Prusio. Dum la dua dispartigo de Pollando en 1793 la tuta regiono venas sub la prusan regadon. De la 1807-1815 la regiono estiĝas parto de la Varsovia Duklando, sed inter 1815 kaj 1918 venas duafoje sub la prusan regadon. Inter 1815 kaj 1918 distriktoj de Kalisz (legu: Kaliŝ), Koło (legu: Koŭo), Konin kaj Słupca (legu: Sŭupca) venas sub la rusan regadon. En la 1919 la plejparto de la regiono revenas al la renaskiĝinta Pollando, instaliĝas la pola provinco Poznano. Nur la distriktoj de Babimost (parto), Chodzież (legu: Ĥodzjeĵ) (parto), Międzyrzecz (legu: Mjendziĵec), Skwierzyna (legu: Skvjeĵina), Wschowa (legu: Vsĥova) kaj Złotów (legu: Zŭotuf) restas en Germanio. En la jaroj 1939-1945 la tuta regiono estas sub la germana okupacio, kaj ekde 1945 la tuta regiono revenas al la renaskiĝinta Pollando. Tamen oni organizas ĝin en pli etaj administraj unuoj, la supre nomitaj vojevodioj Poznan, Kalisz, Konin, Piła kaj Leszno. Daŭras ĝis 1999 kiam oni revivigas la nomon "Grandpollando", kiu ne uziĝis ekde 1772. Tamen indas noti ke la nuna Grandpollanda provinco estas pli malgranda ol la historia regiono Grandpollando - la nomigo do ne estas ekzakza, sed nur simbola por memorigi pri la historio de la Nobela Respubliko Pollando-Litovio en la 18-a jarcento.

Remove ads

Setlejoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads