Granito

petro From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Granito estas acida (SiO2 >70%), kristala, magma rokspeco (plutonito), precipe el miksaĵo de glimo, feldspato kaj kvarco. La vorto "granito" venas de la latina granum, grajno, en referenco al la kruda peceta strukturo de la petro.

Ĝia koloro estas rozkolora, ruĝa aŭ griza. Granito estas la plej ofta elprofunda ŝtonaĵo, kiu aperas grandamase. Ĝi estiĝas ne nur el magmo, sed ankaŭ el ŝtonaĵoj, kiuj fandiĝas kaj poste kristaliĝas. Ĝi estas rezista al temperaturo kaj frosto kaj estas uzata kiel ornama aŭ kovra materialo.

Laŭ Francisko Azorín granito estas Griza, malmola konstruŝtono konsistanta el feldespato [tiel], kvarzo [tiel] k, glimo.[1] Li indikas etimologion el latina granum (grajno).[2]

Remove ads

Bildgalerio

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads