Greifensee

From Wikipedia, the free encyclopedia

Greifensee
Remove ads

Greifensee (prononcu grajfnse, alemane Gryfäsee) estas mezgranda lago je 20 km nordoriente de la Lago de Zuriko kaj de urbo Zurich en la distrikto Uster. Ĝi estas la dua plej granda lago en la Kantono Zuriko post la lago de Zuriko, ĝi estas de 6 km longa kaj 1,6 km larĝa je la plej larĝa punkto, kun maksimuma profundeco de 32 m. Ĝis la 13-a jarcento la nomo de la lago cetere estis analoge al ĝia elfluanto Lago de Glatt.

Tiu ĉi artikolo ... Tiu ĉi artikolo temas pri la lago. Pri la samnoma urbo vidu Greifensee (urbo)
Rapidaj faktoj lago • area not part of a municipality of Switzerland, Datenoj ...
Thumb
Mapo de Greifensee
Remove ads

Geografio

Greifensee situas okcidente de la montoĉeno de Pfannenstiel okcidente de la urbo Uster. Ĝia fludirekto estas de sudoriento al nordokcidento kaj ĝi havas formon, kiu similas al granda fiŝo. Ĉe la "fiŝvosto" de je ĝia sudorienta fino situas bela marĉo, kiu estas naturprotekta regiono.

Alfluantoj kaj elfluanto

La riveretoj Ustermer Aa kaj Mönchaltorfer Aa estas la ĉefaj alfluantoj. Ustermer Aa elfluas el al Lago de Pfäffikon. La elfluanto de Greifensee estas la rivero Glatt, kiu alfluas al la Rejno.

Estiĝo

Greifensee estiĝis ĉe la fino de la lasta malvarmepoko post la retiriĝo de la Linth-Glaĉero. Per tereniĝo la origina formo de la lago iom post iom ŝanĝiĝis kaj ĝia surfaco malgrandiĝis, dum samtempe estiĝis ampleksaj marĉoj ĉirkaŭ ĝia bordo.

Turismo ĉirkaŭ la lago

Ŝiplinio konektas Maur kun Niederuster.

La lago estas loko de duon-maratono ĉirkaŭ ĝi, okazanta ĉiun jaron.

Ĉirkaŭ la lago situas pluraj publikaj strandbanejoj, kaj kampadejoj. La lago invitas al banado, velŝipumado kaj migrado ĉirkaŭ ĝia bordo.

En februaro 2012 la lago grandparte glaciiĝis kaj la frostiĝinta lagoareo la 15-an de februaro estis malfermita al la publiko.

Komunumoj ĉirkaŭ la lago

Je la orienta bordo de la lago situas la urbo Uster, nordoriente la urbeto Greifensee, norde Schwerzenbach kaj Fällanden, ĉe la okcidenta flanko situas Maur, je ĝia plej suda pinto la komunumo Egg atingas en unu punkto la lagon kaj en sudoriento situas Mönchaltorf.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Bildoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads