Grilo

familio de insektoj From Wikipedia, the free encyclopedia

Grilo
Remove ads

La grilo estas familio de insektoj kiu aniĝas en la subordo ensiferoj karakterizata per longa Oviskapto, ĉe la ininsektoj, malantaŭe, kiu estas ilo por meti ovojn. La grilobleko estas la ĉirpo.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Thumb
hejma grilo
Thumb
verda ksenogrilo
Thumb
arbara grilo
Remove ads

Kelkaj specioj

  • Kampa grilo gryllus campestris
  • maskla kampa grilo

Ĝi estas pli ol 2 cm longa, la kapo pli larĝas ol la Torako. Ĝia ĉirpado aŭdeblas ĝis proksimume 50 metroj. Ĝi estas la ununura grilo, kiu fosas terneston, ĝis 20-30 centimetrojn longa. Ĝi eliras el tiu, kiam suno varmigas, por manĝi, kanti ĉe la sojlo sur alcela teraso, geiĝi, post kio la ininsekto iras meti ovojn en la ternesto de la virinsekto.

Ĝi disvastiĝis kaj tre konatas en Mez-, Orient-, kaj Sud-Eŭropo.

malpli granda kaj dika ol la kampgrilo, ĝi longas 1,6-2,0 cm; Ĝia ĉirpado estas pli milda, kun neregulaj paŭzoj. Devena el Afganio, tiu grilo alvenis Eŭropon en la holdoj de spicoj portantaj ŝipoj, kaj sukcesis teni sin apud la fajrejoj en la domoj, kaj ĉefe en la panistejoj. Nun la favoraj lokoj rariĝas, sed nova ekevidentiĝis: en la koridoroj de la metroo, kie ĝi nutras per ĉiaj ruboj kaj cigaredostumpoj.
Beletre la kanto de la hejmgrilo iĝis bruo familiara de hejma apudfajra feliĉo kaj Charles Dickens eltiris el tio titolon de unu romano.

malpli ol 1 cm longa, lerta saltanto, en arbaroj de tuta okcidenteŭropo. Ĝia ĉirpado estas interspacita per paŭzoj kaj similas kvazaŭ morsa mesaĝo. Ĝi nutras sin pere de sekaj folioj. Ĝia vivciklo daŭras du jarojn, kio estas esceptaĵo inter la ortopteroj.

Remove ads

disklasado

  • familio Gryllidae
    • subfamilio Brachytrupinae
    • subfamilio Cachoplistinae
    • subfamilio Eneopterinae
    • subfamilio Euscyrtinae
    • subfamilio Gryllinae - Grilinoj Hejma grilo
    • subfamilio Gryllomiminae
    • subfamilio Gryllomorphinae
    • subfamilio †Gryllospeculinae
    • subfamilio Hapithinae
    • subfamilio Itarinae
    • subfamilio Landrevinae
    • subfamilio Luzarinae
    • subfamilio Malgasiinae
    • subfamilio Nemobiinae Nebobiinoj Arbara grilo
    • subfamilio Oecanthinae
    • subfamilio Paragryllinae
    • subfamilio Pentacentrinae
    • subfamilio Phaloriinae
    • subfamilio Phalangopsinae
    • subfamilio Podoscirtinae - Podoscirtinoj Verda ksenogrilo
    • subfamilio Pteroplistinae
    • subfamilio Rumeinae
    • subfamilio Sclerogryllinae
    • subfamilio Tafaliscinae
    • subfamilio Trigonidiinae
  • familio Gryllotalpidae
  • familio Mogoplistidae
  • familio Myrmecophilidae
  • familio †Protogryllidae
  • familio †Baissogryllidae

Eksteraj ligoj:

vivadas griloj en la Pariza metroo!

Thumb
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads