Groß-Gerau
komunumo de Hesio en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Groß-Gerau estas urba komunumo en centra Germanio. Ĝi estas la administra centro de samnoma distrikto en la distriktaro Darmstadt, la sudo de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 26 418 loĝantojn.

Remove ads
Partneraj urboj
Groß-Gerau kaj kvar aliaj urboj de Eŭropo interligiĝas kiel partneraj urboj:
Rilatoj al Esperanto

la glaciaĵejo "Esperanto"
En Groß-Gerau interalie en 1926 naskiĝis la esperantisto Werner Schad, kiu pasigis plejparton de sia vivo en Venezuelo kaj Argentino. En la nordorienta parto de la urbocentro estas strato nomata "Zamenhofstraße", rekte ĉe unu el du urbaj gimnazioj. Laŭ arkitekta projekto de 2012 laŭlonge de la strato ekestis ensemblo de pluraj novaj kaj samaspektigo de la jam antaŭe ekzistintaj loĝdomoj, kiu ricevis la nomon "Zamenhofquartier", do "kvartalo Zamenhof".[1]
Aparte de tio, en tute alia parto de la urbo ekde la komenciĝo de la 2010-aj jaroj ĝis proksimume 2022 ekzistis glaciaĵejo "Esperanto".[2] La posedantino, demandite pri kialo de la nomigo, diris en aŭgusto 2019 ke ŝi neniel parolas Esperanton, sed tre ŝatas la ideon, kaj pensas ke por ejo kiu en bovlo miksas glaciaĵojn de fruktoj el ĉie sur la terglobo, la nomo Esperanto perfektas.
Remove ads
Fotoj
- la urba preĝejo (protestanta)
- trabfaka domo ĉe la urba preĝejo
- skulptaĵo ĉe la merkata placo
- historiaj domoj
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads