Guarulhos

municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo From Wikipedia, the free encyclopedia

Guarulhos
Remove ads

Guarulhos (oficiale portugale Município de Guarulhos) estas municipo, estas universitata urbo kaj antaŭurbo de la urbego San-Paŭlo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Metropolitana de São Paulo kaj en la mikroregiono Guarulhos. Laŭ la stato de 2015 en la municipo vivis 1 324 781 loĝantoj sur areo de 318,01 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 166 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 901 899. La teritorio havas komunan limon kun San-Paŭlo, Arujá, Itaquaquecetuba, Mairiporã, Nazaré Paulista kaj Santa Isabel.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Lando ...

La Kornokriulo (Anhima cornuta) aperas en la blazonoj de Tietê kaj de Guarulhos, Brazilo.

Remove ads

Situo

Guarulhos situas de San-Paŭlo (urbo) je 17 km-oj.

Historio

Guarulhos fondiĝis en 1560 fare de pastro por defendi urbon San-Paŭlo. Komence de la 20-a jarcento la komunumo ricevis fervojon, kurenton kaj telefoncentralon. En 1940 biblioteko ekfunkciis. Tiutempe Guarulhos industriiĝis.

Klimato

Guarulhos havas subtropikan klimaton. La tutjara averaĝa temperaturo estas 19 C, sed dum la loka vintro kelkfoje estas frosto. Jare pluvas po 1470 mm.

Trafiko

Guarulhos havas internacian flughavenon.

Konataj lokuloj

Vidu ankaŭ

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads