Gubernio Vaasa

provinco de Finnlando (1775–1997) From Wikipedia, the free encyclopedia

Gubernio Vaasa
Remove ads

Gubernio Vaasa estas eksa gubernio de Finnlando, formita en 1775 en tiama Svedio, kaj malfondita en granda reformo de gubernioj en 1997. La ĉefurbo estis Vaasa (svede Vasa). La areo de la gubernio konsistis plejparte el sudaj partoj de Ostrobotnio. La gubernio estis dulingva.

Rapidaj faktoj Estasgubernio, former county of Sweden, provinco de Finnlando, gubernio de la Rusia Imperio [+], Estas ...

Post 1997 la areo de gubernio Vaasa apartenas al gubernio Okcidenta Finnlando, kaj ĝi konsistas el tri provincoj, (Okcidenta) Ostrobotnio, Suda Ostrobotnio kaj Meza Ostrobotnio. La eksa teritorio de la gubernio Vaasa formas ankoraŭ elektodistrikton por parlamentaj elektoj, el kiu estas nuntempe elektitaj 18 parlamentanoj.

Ĝis 1960 la gubernio Vaasa estis pli granda kaj ĝi enhavis ankaŭ parton el la regiono Meza Finnlando, kiu tiam iĝis Gubernio Meza Finnlando.

Thumb
Gubernio de Vaasa 1775–1997. 1960 la verda areo kuniĝis al nova gubernio de Meza Finnlando kaj en 1969 la flava areo, Virrat, al gubernio Tavastio.
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads