Gujan
departemento-ranga urbo en Ningŝjao, Ĉinio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Gujan, per simpligita ĉina skribo 固原, per pinjino Gùyuán, per araba skrib-sistemo قُيُوًا شِ,
prononco antaŭe konata kiel Ŝjihajgu estas milionurbo je prefektuja nivelo en aŭtonoma regiono Ningŝjao en Ĉina Popola Respubliko. La loknomo signifas: "forta Juano".

Memormonumento pri la Longa Marŝado
Remove ads
Demografio
En 2020 en la prefektujnivela urbo vivis 1 142 142 homoj.
Geografio
La urbego situas en montaro sur areo 14 421 km² averaĝe 1777 m (la alteco estas plejparte inter 1 500 kaj 2 200 m) super la marnivelo kaj administras 5 dividojn. Provinca sidejo Jinĉŭano troviĝas 129, Ŝjiano 431, ĉefurbo Pekino 949, Ŝanhajo 1572 km laŭ .
Historio
Gujan estis establita en 114 antaŭ Kristo kiel Gaoping, ĝi estis jam tiam haltejo laŭ la norda Silka Vojo. Dum la mezepokon la urbo estis militpordego, kie ĉinaj soldatoj trejniĝis kaj prepariĝis por batali kontraŭ la nordokcidentaj malplimultoj. La komercistoj el meza Azio devis trairi ĉi tiun pordegon.
Ekonomio
La ĉefaj kultivaĵoj en la prefektujnivela urbego estas tritiko, piro, lino, maizo kaj akvomelono. Ekzistas ankaŭ karbo kaj salminejoj.
Eduko
La loka universitato estis fondita en 1978.
Trafiko
Gujan estas ligita per ĉefvojaj linioj, krome estas traira fervoja linio, eĉ 3 flughavenoj servas, inter ili unu estas internacia.
Klimato
La klimato estas humida kontinenta klimato kun musonaj influoj laŭ klimata klasifiko de Köppen: Dwb kun longaj, malvarmaj, sekaj vintroj, kaj varmaj, pli pluvaj someroj. La jara averaĝa temperaturo estas 7,5 °C kaj varias inter 2-14 °C. Jare averaĝe pluvas 456 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵo, sed inter junio-septembro pli ofte pluvas, inter novembro-februaro apenaŭ pluvas aŭ neĝas.
Remove ads
Vidindaĵoj
- kavernoj de monto Sumeru
- partoj de la malnova urbomuro
- Granda Ĉina Muro
- Nacia Arbara Parko Liupanŝan kun pli ol 530 specioj de sovaĝaj kuracherboj, pluraj diversaj bestoj, ekzemple ora leopardo, arbara cervo, reĝa aglo kaj ruĝventra ora fazano.
- preĝejoj
Ĝemelurboj
Fontoj
- WikiTrans
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads






