Gura Humorului
urbeto en la nordo de Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Gura Humorului - jen rumane, prononco [ˌɡura huˈmoruluj], hebree kaj jide גורה חומורולוי - Gure Humuruluei aŭ גורא הומאָרא - Gura Humora, germane kaj pole Gura Humora aŭ unuvorte Gurahumora - estas urbeto en la plej norda parto de Rumanio. Ĝi situas en la distrikto Suceava kaj en la historia regiono Bukovino. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 13 278 loĝantoj sur areo de 60,9 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 218 loĝantoj/km². Ekde la fino de la Dua Mondmilito, la limo al unue Ukraina SSR, ekde 1991 la Respubliko Ukrainio, situas en distanco de 60 kilometroj norde. En tiu direkto, en distanco de 95 kilometroj, nun en Ukrainio, ankaŭ situas la urbo Ĉernivco (rumane Cernăuţi, germane Czernowitz aŭ Tschernowitz, hungare Csernyivci, hebree צ'רנוביץ, Cernobic kaj jide טשערנאוויץ, Tŝernovic), la tradicia ĉefurbo de la regiono Bukovino.

Remove ads
Eksteraj ligiloj

la unua ĝenerala lernejo de 1812 kaj rom-katolika kirko de 1811

la samaj konstruaĵoj el alia perspektivo kaj en poŝtkarto de antaŭ la unua mondmilito
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads