HEC Paris en Kataro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
HEC Paris en Kataro (HEC Kataro) estas translokigita kampuso de HEC Paris, situanta en Doho, la ĉefurbo de Kataro.
Remove ads
Komenco
HEC Kataro estas la rezulto de interkonsento inter HEC Paris, gvida franca komerca lernejo, kaj Qatar Foundation, neprofitcela organizo kreita en 1995 fare de la Emiro de Kataro Ŝejko Hamad bin Ĥalifa Al Thani kaj lia edzino, Ŝejkino Moza bint Nasser al-Missned[1].
Programoj
HEC Kataro ofertas kvar specojn da programoj.
Programo «Executive MBA international»
La internacia programo «Executive MBA» (aŭ «EMBA», Komerca Administrado) ofertita ĉe HEC Kataro estas intensa kurso daŭranta de 13 ĝis 16 monatoj por altrangaj oficistoj, kiuj jam akiris gravan profesian sperton en sia kampo.
Ĉiuj kandidatoj elektas «ĉefan» (specialan temon) kiam ili eniras la programon por permesi al ili disvolvi pli specifajn kaj celitajn kapablojn. Ili ankaŭ estas invititaj starigi praktikan profesian projekton (ekzemple projekton de komerca transpreno) sole aŭ en teamo.
Studentoj de HEC Kataro havas la eblecon kompletigi partojn de la programo en la kampuso de HEC Paris.
EMBA-kursoj ĉe HEC Kataro estas instruitaj de internaciaj instruistoj ekskluzive en la angla.
Magistra programo
HEC Kataro ankaŭ ofertas 18-monatan partatempan magistran programon («Mastère spécialisé») specialiĝantan pri strategia komerca administrado. Kandidatoj por ĉi tiu diplomo kompletigas 14 kurs-modulojn kaj verkas tezon pri temo rilata al sia pasinta aŭ nuna profesia sperto, aŭ siaj estontaj aspiroj[2].
Malfermaj programoj
HEC Kataro ofertas mallongperspektivajn intensajn trejnadprogramojn por aktivaj oficistoj dezirantaj rapide akiri scion pri aparta kampo. Ĉiuj klasoj estas instruitaj en la angla.
Ĉi tiuj programoj daŭras inter 2 tagoj kaj unu monato, kaj fokusiĝas al temoj kiel «komerca administrado en krizaj tempoj» aŭ «negocaj strategioj»[3].
Specifaj programoj
HEC Kataro ofertas al kompanioj la eblecon difini specifajn programojn celantajn plibonigi la kapablojn de siaj ekzekutivoj laŭ la specifaj bezonoj de ĉiu kompanio[4].
Remove ads
Kampuso
La ejo de HEC Kataro situas en la tiel nomata «Tornado Tower» en la koro de la financa centro «West Bay» de urbo Doho.
Studentaro
La granda plimulto de la studentaro de HEC Kataro konsistas el oficistoj kaj manaĝeroj kun pluraj jaroj da profesia sperto. Antaŭ ol eniri la lernejon, la plimulto de la partoprenantoj okupis altrangajn postenojn en grandaj kompanioj en Proksima Oriento[5].
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Fonto
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads