Hadriano

romia imperiestro ekde 117 ĝis 138 From Wikipedia, the free encyclopedia

Hadriano
Remove ads

Hadriano (latine: Publius Aelius Hadrianus Afer[1]; naskiĝis la 24-an de januaro 76 en ItalikoRomo, mortis la 10-an de julio 138) estis romia imperiestro ekde 117 ĝis 138.

Thumb
Busto de Hadriano
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Remove ads

Biografio

Li estis zorga administranto de la imperio, multe konstruigis, interalie la faman Muron de Hadriano, kaj daŭre vojaĝadis tra la imperio por prizorgi ĝin. Li ankaŭ provis fortikigi la imperian povon, kaj pro tio akiris malbonajn rilatojn kun la Senato. Li estis Ŝatanto de la helena kulturo, li provis refortigi la grekan religion, malhelpante la orientajn kultojn. Lia amo por la (vira) junulo el Bitinio, Antinoo, kaj lia ĉagreno kiam tiu mortis, instigis lin farigi statuojn de li, el kiuj kelkaj plurestis ĝis ni. Li verkis poemojn, inter ili sia onta surtomba surskribo :

Animula uagula blandula
Hospes comesque corporis
Quæ nunc abibis in loca
Pallidula rigida nudula
Nec ut soles dabis iocos
(Animeto svagaĵeto, blankaĵeto
Gasto kaj kunulo de mia korpo
Kiu baldaŭ foriros en lokojn
Palajn rigidajn kaj nudaj
Tie vi ne kiel kutime spritos)

Same kiel Trajano li ne havis infanon, kaj adoptis la de li elektitan posteulon Aurelius Antoninus, plej konata de ni kiel Antonino Pia.

Beletre, la franca beletristino Marguerite Yourcenar, imagis la memorlibron, kiun li povus esti skribinta, kaj verkis la Mémoires d'Hadrien.

Pliaj informoj Antaŭe:, Romiaj imperiestroj ...
Remove ads

Bildaro

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads