Arbalcionoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Arbalcionoj
Remove ads

Arbalcionoj (Halcyoninae) estas la plej multnombra el la tri subfamilioj de birdoj de la familio Alcededoj. Estas inter 56 kaj 61 specioj de arbalcionoj en ĉirkaŭ 12 genroj. La alcionoj estas tre konataj: la malcerto de la kalkuloj respegulas kontraŭdirojn en la taksonomio de tiu subfamilio pli ol vera nekono de informoj pri la birdoj mem; la nuntempa ordigo de genroj ŝajnas garantiita de molekulaj analizoj, kvankam la rilato de multaj genroj unu kun aliaj estas ankoraŭ nesolvita (Moyle, 2006) [1]

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

La subfamilio ŝajne aperis en Hindoĉinio kaj la Malaja Insularo kaj poste disvastiĝis al multaj areoj tutmonde. La arbalcionoj estas disvastigitaj tra Azio kaj Aŭstralazio, sed ankaŭ loĝas en Afriko kaj la insuloj de la Pacifiko kaj Hinda Oceano.

Remove ads

Taksonomio

Filogenio de Halcyoninae
Halcyoninae


Lacedo




Pelargopsis



Halcyon







Cittura



Tanysiptera







Melidora



Dacelo




Actenoides





Syma



Todiramphus






Kladogramo de genroj de arbalcionoj surbaze de molekulfilogenetika esploro far Andersen k. al., publikigita en 2017.[2]

Sinonima nomo por arbalciona subfamilio estas Daceloninae, laŭ la genro Dacelo (kukabaraoj). Tiun ĉi nomon proponis Charles Lucien Bonaparte en 1841, send la nomo Halcyoninae, enkondukita far Nicholas Aylward Vigors en 1825, estas pli frua kaj havas prioritaton.[3]

Laŭ nune plej akceptata sistematiko, Halcyoninae estas unu el tri subfamilioj de familio Alcedinidae (alcionoj). La aliaj du estas Alcedininae kaj Cerylinae.[4] La subfamilio mem enhavas 70 speciojn en 12 genroj.[4] Molekulfilogenetika esploro el jaro 2017 montris, ke laŭ nuna sistematiko genroj Dacelo kaj Actenoides estas parafiletika. Rezulte oni movis larĝbekan kukabaraon al monotipa genro Clytoceyx kaj stripugan arbalcion al monotipa genro Caridonax.[2]

Pliaj informoj Genro, Kutima nomo ...
Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads