Haligo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La haligoj estas etaj insuloj en la dana kaj nordfrisa vadomaro ĉe la bordo de la Norda Maro de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio, kiuj inundiĝas dum ĉiu alta tajdo, kaj homaj loĝlokoj de po kelkaj domoj sur ili troviĝas sur artefaritaj montetoj, kiuj tiom altas, ke ilin la alta tajdo ne sukcesas subakvigi.

jen vilaĝeta monto sur la haligo Hooge - dum malalta tajdo: dum alta tajdo super la akvosurfaco restas nur insuleto rekte ĉe la domoj, kaj ĉio kroma verdaĵo subakviĝas
Remove ads
Etimologio
La vorto "haligo" - en la altgermana, platgermana, frisa kaj dana Hallig - supozeble venas de la ĝermana radiko hol, kio signifas "malalta", "ebena" - la sama vortero, kiu ankaŭ troveblas en la vorto Holando ("malalta lando", historia kerna regiono de Nederlando), kaj en la angla vorto hollow (malaltaĵo, kavo). Ĝis la 16-a jarcento per la vorto "Hallig" la homoj borde de la Norda Maro karakterizis la tutan apudmarbordan landon ne protektitan per digo kaj regule subakviĝantan.
Remove ads
Situo
Haligoj en Danio
- Jordsand – subakviĝis dum la jaro 1999 kaj ekde tiam "nur" restas sablejo
- Mandø – ekde la jaro 1937 protektita kontraŭ inundoj per digo (kaj ekde tiam do ne plu haligo). Iom sudokcidente situas la alta sablejo Koresand.
- Langli - restas la sola restinta haligo de Danio.
Haligoj en Germanio
La dek germanaj haligoj ĉiuj troveblas en la distrikto Norda Frislando:
tombejo, preĝejo (maldekstre) kaj lernejo (dekstre) por la nur 17 loĝantoj de la haligo Gröde
* Anstataŭ vilaĝeta monto sur la haligo Norderoog la domoj staras sur altaj palisoj.
En la okcidento, ĉe la mara flanko de la germanaj haligoj, situas tri grandaj altaj sablejoj, kiuj iom protektas la haligojn kontraŭ tro fortaj ondoj de la Norda Maro.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ
54° 34' norde, 8° 39' oriente Mapo
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads





