Korea alfabeto
skribsistemo por la korea lingvo, unue eldonita je 1446 From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La korea alfabeto aŭ Hangulo[1] (koree 한글 hangeul, elparolata kiel "hangul") estas uzata por skribi la korean lingvon. Ĝi estis kreita en la jaroj 1440 post rekomendo de la reĝo Seĝong.[2][3]
Malsimile al aliaj alfabetoj, la koreaj literoj (koree: 자모 jamo, elparolata kiel "ĉamo") kuniĝas en silabvaloraj kvadrataj ĉeloj. La jamo-literoj estas metitaj en la ĉelon de supre malsupren kaj de maldekstre dekstren laŭ la ordo de la fonemoj en la silabo. La formo de ĉiu jamo priskribas la fonemon laŭ la tiama lingva teorio, simile al la ŝava alfabeto.
En la tuta Koreio ĉiujare (9-a de oktobro en la sudo, 15-a de januaro en la nordo) estas festata la Tago de Hangul, kiu omaĝe memorigas pri la kreo de la skribsistemo.
Kvankam la korea alfabeto havas aspekton iom similan al la logograma skribo de la ĉina lingvo, la du skribsistemoj ne estas rilataj. Sed ĉinaj signoj (nomataj 한자 hanja, kiel "hanĉa") foje estas uzataj kune kun la korea alfabeta sistemo, vidu Ĉina skribo.
Remove ads
Historio
Antaŭ Hangulo, koreoj uzis la ĉinan skribon por skribi la korean, nomatan Hanja. Sed multaj malriĉuloj ne komprenis la sistemon. Sekve la reĝo Seĝong kreis la korean alfabeton.
Literoj
- La latinigo en la tabelo estas la reprezenta literumo. "ㄱ" silabfine (k), ekzemple, iĝas "ng" antaŭ "ㄴ" (n), do la konsonanta akumulaĵo estas skribata kiel "ngn" (ne "kn"); kiam silabfina "ㄹ" (l) estas sekvanta de "ㄴ" (n), la akumulaĵo iĝas "ll" (ne "ln"); kaj konsonantaro "ㅄ" (ps) estas skribata kiel "p" krom se "ㅇ" (vokalo) sekvas. Por la detala regularo, vidu la artikolon de "Latinliteriga transskribo de la korea lingvo".
Remove ads
Eksteraj ligiloj
Literaturo
Referencoj
Bibliografio
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads