Harper's Bazaar
usona moda magazeno From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Harper's Bazaar (foje nomata Harper's Bazar, kaj foje nur " Bazaar ") estas internacia modmagazeno el Usono, nuntempe (aktuale de septembro 2023) kun 32 eldonoj publikigitaj en 50 landoj. Ĉiumonate, elstaraj fotistoj, artistoj, dizajnistoj kaj aŭtoroj estas invitataj dividi siajn perspektivojn pri la mondo de modo, beleco kaj popkulturo. La revuo estas eldonita de la Hearst Corporation kaj estas konsiderata la plej furioza konkuranto de Vogue ekde la fino de la 19-a jarcento. [1]
Ĝenerale temas pri porvirina revuo pri modo, stilo kaj socio, eldonita en Usono ekde 1867, kaj tiutempe estis la unua modmagazeno en Usono.
Ekde 1901, Harper's Bazaar komencis esti eldonita ĉiumonate en albuma formato. En 1913, ĝin aĉetis la amaskomunikila magnato William Randolph Hearst, fondinto de la holdingo Hearst Corporation. [2]
Ĝi estas publikita ĉiusemajne fare de Harper and Brothers.
Kun la tempo, la revuo fariĝis gvidanto en la modmondo kaj inter ĝiaj verkistoj kaj fotistoj estis Andy Warhol, Diana Freeland, Diane Arbus, Patrick Demarchelier kaj Richard Avedon. La revuo fariĝis unu el la plej malnovaj kaj plej elstaraj modmagazenoj en la mondo, kune kun Vogue kaj Elle.
Post ĝia sukceso, internaciaj versioj estis fonditaj, inkluzive de Aŭstralio, Rusio, kaj Britio (kie ĝi ankaŭ estis publikigita sub la nomo Harpers & Queen post kunfandiĝo kun la revuo Queen), kio estis la komenco de la kariero de la fama modredaktorino Anna Wintour.
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
