Haselto

urba municipo en Belgio From Wikipedia, the free encyclopedia

Haselto
Remove ads

Haselto (nederlande Hasselt, proksimuma prononco [HAS'lt]) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1236. Dum la mezepoko la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso. En 2020 ĝi havis 78 619 loĝantojn.

Rapidaj faktoj nederlande Hasselt, municipo ...

Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Limburgo, kaj krome ankaŭ estas la administra centro de samnoma distrikto (aŭ arondismento) Haselto.

Tra la urbo fluas la rivero Demer, same kiel la Kanalo Albert. Okcidente de Haselto situas la ŝoseo E313. Ekzistas du ringaj vojoj ene de la urbo. La ekstera ringo estas dizajnita por redukti trafikŝarĝon sur la urbocentro. Same, la interna ringo malpezigas obstrukciĝon en la komerca centro de la grandurbo, kiu estas ĉefe piedira.

Ekde 1977, la municipoj Kermt, Kuringen, Sint-Lambrechts-Herk, Spalbeek, Stevoort, Stokrooie kaj Wimmertingen apartenas al Haselto, la ĉefa municipo. La urbo estas membro de eŭropa ligo de mezgrandaj urboj, nomata Eurotowns.

Remove ads

Turismo

Unu el la plej konataj vizitindaĵoj estas la japana ĝardeno, iom el la centro. Ankaŭ la muzeo de la juniperbrando estas tre konata.

Esperanto

De la 20-a ĝis la 22-a de septembro 2024 okazis la Beneluksa Esperanto-Kongreso en Hasselt.

Lokaj famuloj (elekto)

  • Adrien de Gerlache, polusa esploristo.
  • Axel Red, belga kantisto kaj kantverkisto.
  • Willy Claes, ŝtatisto kaj politikisto. iama ĝenerala sekretario de NATO (1994–1995).
Thumb
Hendrik van Veldeke

Eksteraj ligiloj

(nl) Oficiala retejo de la municipo

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads