Havajaj Insuloj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Havajaj Insuloj
Remove ads

La Havajaj Insuloj (en havaja Mokupuni o Hawai‘i) estas arkipelago de ok ĉefaj insuloj, kelkaj atoloj, nombraj pli malgrandaj insuletoj, kaj submaraj montoj en Norda Pacifika Oceano. Ĉirkaŭ 95% el ĉiuj animaloj en tiuj insuloj estas endemioj. Etende ĉirkaŭ 1,500 mejlojn (2,400 kilometrojn) el la insulo Havajo sude al plej norda atolo Kure. Iam estis konataj kiel "Sandwich Islands" (sandviĉaj insuloj), per nomo elektita de James Cook honore de la tiam Unua Lordo de Admiraleco nome John Montagu, 4a barono de Sandwich; sed nune la arkipelago ricevas sian nomon el la plej granda insulo de la grupo. La usona ŝtato Havajo okupas la arkipelagon preskaŭ entute, kun la nura escepto de Midvejinsulo, kiu anstataŭe estas nealigita teritorio ene de Usonaj Malgrandaj Insuloj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Havajo.
Rapidaj faktoj insularo, kultura regiono [+], Akvejo ...
Thumb
Havajaj Insuloj elspace.[1]

La Havajaj Insuloj estas la eksponitaj pintoj de granda submara montaro konata kiel Havaja-Imperiestra Submara Montaro, formita de vulkana aktiveco super varma makulo en la termantelo. La insuloj estas je ĉirkaŭ 1,860 mejloj (3,000 km) el la plej proksima kontinento.[2]

Remove ads

Vidu ankaŭ

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads