Hearst Communications

privata usona amaskomunikila korporacio From Wikipedia, the free encyclopedia

Hearst Communications
Remove ads

Hearst Communications, antaŭe Hearst Corporation, do korporacio Hearst - estas privata entreprena korporacio, kies fako estas la amaskomunikiloj, kun sidejo en la turdomo Hearst de la arkitekto Norman Foster en Novjorko, Usono. Fondita en 1887 de William Randolph Hearst kiel propretulo de diversaj ĵurnaloj, la kompanio partoprenas en vasta gamo da amaskomunikiloj. La familio Hearst regas kaj administras la entreprenon.

Rapidaj faktoj Komenco, Lando(j) ...
Thumb
La unua numero de la ĵurnalo Houston Chronicle, de la 14a de oktobro 1901 de Hearst Corporation.

Hearst Corporation estas unu el la kompanioj de amaskomunikiloj plej diversaj de la mondo. Ĝi partoprenas en 15 tagĵurnaloj kaj 38 semajnĵurnaloj — kiel Houston Chronicle kaj San Francisco Chronicle —, ĉirkaŭ 300 revuoj en la tuta mondo, inkluzive de Harper's Bazaar, Cosmopolitan, Esquire kaj ELLE; 29 televidkanaloj tra Hearst Television Inc. kiujn atingas 18% de la usonanoj; partopreno en pluraj perkablaj televidkanaloj, inkluzive de A&E Television Networks kaj ESPN, eldonejoj, Interreto, produktado de televidaĵoj kaj nemoveblaĵaj negocoj.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads