Heather Locklear

usona aktorino From Wikipedia, the free encyclopedia

Heather Locklear
Remove ads

Heather Deen LOCKLEAR (25a de Septembro 1961) estas usona aktorino fama pro sia rolo kiel Amanda Woodward en televida serio Melrose Place (1993–1999), pro kiu ŝi ricevis kvar sinsekvajn nomumojn por Ora Globo al Plej Bona Aktorino en Televidseriaj Dramoj. Ŝi estas konata ankaŭ pro sia rolo kiel Sammy Jo Carrington en televidserio Dynasty el 1981 ĝis 1989, ŝia unua grava televidrolo, kio komencis longdaŭran kunlaboradon kun produktoro Aaron Spelling.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Aliaj elstaraj televidroloj estis Oficiro Stacy Sheridan en televidserio de T. J. Hooker (1982–1986) kaj Caitlin Moore nome Spin City (1999–2002), pro kiu ŝi ricevis du pliajn nomumojn por Ora Globo, tiam al Plej Bona Aktorino en Televidseriaj Muzikalaj aŭ Komediaj. Ŝi havis ripetan rolon en televida serio de kanalo TV Land Hot in Cleveland kaj ĉefan rolon en dram-komedia televidserio de TNT nome Franklin & Bash en 2013. Inter ŝiaj kinroloj estas la scienc-fikcia agadfimo Firestarter (1984), la agadkomedia Money Talks (1997), la real/animacia komedio Looney Tunes: Back in Action (2003) kaj la amafera komedio The Perfect Man (2005).

Remove ads

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads