Heinrich August Pierer

From Wikipedia, the free encyclopedia

Heinrich August Pierer
Remove ads

Heinrich August PIERER (naskiĝinta la 26-an de februaro 1794 en Altenburg, mortinta la 12-an de majo 1850 samloke) estis germana oficiro kaj eldonisto.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Remove ads

Vivo

La filo de la Kortega konsilisto kaj kuracisto d-ro Johann Friedrich Pierer ricevis edukadon en Altenburg ĉe animzorganto kune kun la posta generalo von Radowitz. Poste li frekventis la gimnazion Schulpforta en Bad Kösen kaj ekstudentis en Jena en la 1811-a jaro: tie li studis medicinon ĝis 1813. Je la komenco de 1813 li aniĝis al la fama libera korpuso de Ludwig Adolf Wilhelm von Lützow kaj post ties nuligo al la prusa armeo (Korpuso York). Li partoprenis la Batalon de Leipzig kaj gravege vunditis dum la atako de Wachau. Post la resaniĝo li reiris al la armeo, ĉeestis la kampanjon en Franclandon kaj kunbatalis en Waterloo. Post la packontrakto Pierer kelkajn jarojn deĵoris kiel instruisto en la armea lernejo de Poznano. Malantaŭe, en 1820, li iĝis kompanulo en la de la patro fondita entrepreno presa kaj eldona. Tiu konsistas el la en 1799 transprenita firmao Richter'sche Hofbuchdruckerei kaj el la en 1801 fondita firmao Literarisches Comptoir. La laste menciitan firmaan eron ja estis akirita en 1816 fare de Friedrich Arnold Brockhaus sed remalfermiĝis sub la ete ŝanĝita nomo Literatur-Comptoir de la Pierer-oj.

Pierer redaktis ekde 1824 certan enciklopedion komencitan de August von Binzer kontinuigante la patrajn redaktolaborojn ĉi-objekte. Tiu enciklopedio poste furoris sub la titolo Pierers Universallexikon kaj aperis en 6 eldonoj. Aldonitaĵoj (Supplemente, 6 volumoj; Neueste Ergänzungen, 2 volumoj; Jahrbücher, 3 volumoj) helpis daŭre aktualigi ties enhavon. En 1832 finfine li transprenis tute la patran entreprenon sub la nova nomo H. A. Pierer. Post lia morto ĝi transiris al la filoj Eugen kaj Viktor (+1855). Ili vendis en 1872 la rajtojn je la Universalan leksikono kaj la libropresejon al konsorcio de lepsikaj firmaoj kiu daŭrigis la firmaon sub la nomo Pierersche Hofbuchdruckerei Stephan Geibel & Co.. La Universala leksikono tamen post mallonga tempo venditis al la eldonejo Adolf Spaarmann en Oberhausen. Inverse la presejo iĝis unu el la plej efikaj kaj povaj oficinoj de Germanio. La librovendejon daŭre tenadis Eugen kaj Alfred Pierer sub la nomo Verlagsbuchhandlung H. A. Pierer ĉefe por la eldonado de lernolibroj kaj aliaj pedagogiaj verkoj.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads