Heliosfero

From Wikipedia, the free encyclopedia

Heliosfero
Remove ads

La heliosfero (aŭ sunsfero) estas ovoforma kosma regiono, en kiu ĉefas la influo de la suna vento. Ĝia limo, tiel nomata heliopaŭzo, markas la lokon, kie la influo de la suna vento cedas antaŭ la fluo de plasmo, gaso aŭ partikloj de la interstela medio.

Thumb
Skemo de la heliosfero

La suna vento, elĵeto de plasmaj partikloj (ĉefe protonoj kaj elektronoj) el Suno, forblovas la samtipajn partiklojn venintaj de la malproksima kosmo. Tiu limo situas al ĉirkaŭ 14 miliaroj da kilometroj (1,4 x 1010 kilometroj aŭ 1,4 x 1013 metroj), aŭ 94 astronomia unuoj de Suno.

La formo de la tiel formata « bobelo » estas ankoraŭ temo de debato, sed oni pli malpli bone difinis :

  • Plilongigita formo, pro la movo de Suno rilat'al la interstela medio;
  • Spirala formo, pro la rotacio de Suno;
  • Diversaj perturboj ŝuldataj al influoj la planedaj magnetaj kampoj, aŭ la sunaj erupcioj.

La kosmosondilo Voyager 1 estas la unua artefarita objekto, kiu transiris la limon de la heliosfero.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads