Hellikon

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Hellikon
Remove ads
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando • vilaĝo ...
Remove ads

Pri la komunumo

Hellikon estas komunumo en la distrikto Rheinfelden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 766 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Hellikon situas en la okcidenta parto de la Frick-Valo sur la nordorienta deklivo de la Tavolĵuraso en la supra parto de la Möhlinvalo. Ĝin trafluas la rivereto Möhlinbach.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Hellikon limas en nordokcidento al Zuzgen, en nordoriento al Obermumpf, en oriento al Schupfart, en sudo al Wegenstetten, en sudokcidento al Hemmiken (Kantono Bazelo Kampara), kaj en okcidento al Buus (Kantono Bazelo Kampara).

Trafiko

La vilaĝo estas konektita al la publika trafikreto per la poŝtaŭtolinio de Möhlin al Wegstetten. La plej proksimaj konektoj al la nacia aŭtoŝoseo A3 situas apud Rheinfelden kaj Eiken.

Historio

La unua dokumenta mencio de Hellikon datiĝas el la jaro 1277 kiel Hellincon. Ĝis la konkero fare de la napoleonaj trupoj en la jaro 1797 la regiono de Hellikon apartenis al la habsburga senjorujo Rheinfelden. Hellikon kiel propra politika komunumo estis formita en la jaro 1803, kiam la Frick-Valo estis integrita al la svisa Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj


Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads