Henryk Mandelbaum
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Henryk MANDELBAUM (naskiĝis la 15-an de decembro 1922 en Olkusz, Pollando; mortis la 17-an de junio 2008 en Gliwice) estis travivanto de la Holokaŭsto. Li apartenis al Sonderkommando en Aŭŝvico, kiu laboris en la krematorioj. El ĉ. 2000 membroj de la Sonderkommando de Aŭsvico travivis nur 110.
Remove ads
Biografio
Henryk Mandelbaum estis pola judo, kiu en aĝo de 21 jaroj estis arestita. Li eskapis el la Geto Sosnowiec, oni perfidis lin kaj li estis enliverita la 22-an de aprilo 1944 en Birkenau.
Mandelbaum devis labori en la krematorio, oni devigis lin porti kadavrojn en la krematorion aŭ en la forbruligajn kavojn. Li devis ankaŭ traserĉi la korpajn aperturojn de la kadavroj por valoraĵoj, elpreni ordentojn, estiĝintan homan grason kolekti en la bruligejo kaj reverŝi ĝin.
Li partoprenis en ribelo la 7-an de oktobro 1944, kiu estis subpremita. La nazioj murdis 451 kaptitojn.
Li sukcesis en januaro de 1945 eskapi el la mortomarŝo. Li kaŝis sin en civila vesto en kamparana korto dum tri semajnoj. Post liberigo de Aŭŝvico, li anoncis sin kiel okulatestanto ĉe veresplora komitato.
Post la milito, la aktivis kiel komunista torturisto de la distrikta publika sekuroficejo (PUBP) en Będzin en 1945-48.
Mandelbaum vivis ĝis sia morto en Pollando. Li neniam permesis forigi la tatuitan numeron 181 970 de sur lia suba maldekstra brako. Kiel okulatestanto, Mandelbaum veturis al la iamaj koncentrejoj, neniigejoj kaj al Germanio, por sciigi pri siaj travivaĵoj: „Oni devas do scii, kiom longe estis la homoj en la gasĉambroj. Oni devas scii, kiom longe oni brulis en la forno“.
Remove ads
Literaturo
- Eric Friedler, Barbara Siebert, Andreas Kilian: Zeugen aus der Todeszone, eldonejo dtv, Munkeno 2005
- Nur die Sterne waren wie gestern. Ausstellung über den ehemaligen Sonderkommando-Häftling Henryk Mandelbaum, el: la magazino analyse+kritik Nr. 506 / 19.5.2006
- Nur die Sterne waren wie gestern Ausstellungskatalog, erhältlich Arkivigite je 2007-07-17 per la retarkivo Wayback Machine
Filmo
- Eric Friedler: Sklaven der Gaskammer – Das Jüdische Sonderkommando in Auschwitz, 2000, 44 min
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads