Herman Van Rompuy

belga politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Herman Van Rompuy
Remove ads

Herman VAN ROMPUY (naskiĝis la 31-an de oktobro 1947 en Etterbeek) estas belga politikisto el la nederlandlingva landoparto Flandrio. Li estas membro de la kristandemokratia politika partio Christen Democratisch en Vlaams (CD&V). Ekde la unua de decembro 2009 li estas la unua Prezidanto de la Eŭropa Konsilio. Antaŭe li estis la ĉefministro de Belgio.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...

Lia registaro ekoficinta la 30-an de decembro 2008 konsistis el 15 ministroj inkluzive de li mem, kaj aldone el sep ŝtataj sekretarioj asistantaj al la ministroj. En la registara koalicio el la nederlandlingva norda landoparto Flandrio partoprenis la kristandemokratoj kaj la liberaluloj. El la franclingva suda landoparto Valonio partoprenis same la liberaluloj kaj kristandemokratoj plus la socialdemokratoj.

La 19an de novembro 2009 li estis nomumita la unua Prezidanto de la Eŭropa Konsilio, nove kreita funkcio laŭ la Traktato de Lisbono. La prezidanta funkcio komencis la 1an de decembro 2009.

Remove ads

Publikaĵoj

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads