Herreruela de Oropesa

municipo en la provinco Toledo de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Herreruela de Oropesa
Remove ads

Herreruela de Oropesa estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Rapidaj faktoj Administrado, Lando ...
Thumb
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Thumb
Situo de Herreruela de Oropesa en la provinco Toledo kaj en Hispanio
Remove ads

Toponimio

La termino "Herreruela" devenas el 'malgranda forĝejo' kaj la komplemento de Oropesa de la komarko al kiu ĝi apartenas. Antikva nomo atestas pri tio kiel "Ferreruela", jam en 1156.

Loĝantoj

La loĝanto nomiĝas Herreruelo. La censita populacio en 2011 estis de 467 loĝantoj kaj la denseco estas de 46,7 loĝ/km².

Situo

Herreruela de Oropesa estas situanta en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Campana de Oropesa en la plej nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 396 m; je 115 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 145 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 10 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°53′21″ N 5°14′41″ Ok.

Geografio

La municipo troviĝas en la komarko de la Campana de Oropesa, en la ebenaĵo de Kampo Arañuelo, ĉe la sierra de Gredos, inter anzinoj, korkokverkoj kaj makisoj. Limas norde kun la teritorio de la Dehesa (kverkarbaro) de Villalba de Oropesa, oriente kun Lagartera, sude kun Torrico kaj okcidente kun Caleruela kaj Calzada de Oropesa, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio

Fine de la 17a jarcento ĝi apartenis al la senjorlando de Oropesa. En la municipa arkivo ekzistas diversaj dokumentoj de la 18a jarcento, kiaj tiu de 1751 kie oni priskribas tiamajn bienojn kaj populacion, aŭ tiu de 1764 kie oni mencias juĝon kun la najbara Lagartera pro problemoj inter la paŝtista komunumo de la Dehesa Boyal (bova kverkarbaro).

Meze de la 20a jarcento la populacio atingis 1,300 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado kaj trioniĝis.

Remove ads

Notoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads