Homs
urbo de Sirio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Homs (aŭ Hims, arabe حمص) estas siria urbo, kiu jam ekestis en la 24-a jarcento antaŭ nia erao kaj nomiĝis Emesa. Homs estis grave trafita de la Siria Enlanda Milito. La sekvaj informoj esence rilatas al la antaŭmilita stato. Principe, nuntempe Homs estas industria, agrokultura kaj komerca urbo, kaj administra centro de samnoma gubernio. Akvon el lago Kattina, kiu situas 15 kilometroj for de urbo, loĝantoj uzis por irigacio. Apud tia-ĉi lago troviĝas arĥeologia altaĵo Tal al-Nabi Mando, sur kia okazis historia batalo inter hititoj kaj egiptianoj en la 24-a jarcento antaŭ nia erao. En Homs situas ankaŭ tre grava kastelo Qalaat al-Hossn, kia funkciis kiel strategia gvatejo. Alia grava konstruaĵo en Homs estas Moskeo de Khaled Ibn Al-Walid kun metalo kupolo, kia reflektas sonlumon. Oni povas trovi ankoraŭ ekleziojn: Kaneesat Um Zunnar kaj Kaneesat Mar Elian.

La Akvobaraĵo Homs estas rom-konstruita akvobaraĵo ĉe la urbo, kiu estas uzata ĝis nuntempe.
Remove ads
Bazaj faktoj
- horzono: GMT+2h
- loĝantaro: 650 mil (takso en 2003), 775 mil (takso en 2017)
- Tamen sincere dirite, la nuna ekzakta nombro de loĝantoj nekonatas. Taksoj varias de 650 000 ĝis 1 200 000. La loĝantaro de la 1920-aj jaroj estis raportita je 55 000, el kiuj 20 000 estis kristanoj. La loĝantaro de la 1960-aj jaroj estis taksita je 170 000, inkluzive de la antaŭurboj 300 000.
Partneraj urboj
Lokanoj
Eksteraj ligiloj
- Retpaĝo de Homs (arabe kaj iomete angle)
- Retpaĝo de Homs (angle)
- Turista retpaĝo de Homs (germane) Arkivigite je 2004-10-25 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads