Hotan

From Wikipedia, the free encyclopedia

Hotan
Remove ads

HotanĤotan (ujgure خوتەن / pinjino Hétián) estas oaza urbo en la suda ujgura aŭtonoma areo en Ŝinĝango, nordokcidente en Ĉinio. La urbo estas administra centro de la samnoma regiono kaj gubernio (1,4 milionoj da loĝantoj).

Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...

Hotan estis grava komerca punkto de Ĉinio tra Pamiro al Hindio. En la 1-2-aj jarcentoj loĝis en la oazoj arjoj, kiuj parolis hind-eŭropajn lingvojn (la ĉinoj nomis ilin viĝaja). La ĉinoj okupis unuafoje en 70 p.K. por mallonga tempo, duafoje en la 630-aj jaroj. La urbo estis detruita en 752, kiam okupis ĝin araboj. En la 10-a jc. okupis ĝin la najbara Kaŝgar-ŝtato kaj ĝi iĝis parto de la ujgura imperio.

Marco Polo vizitis la urbon en 1274 kaj rememoras pri floranta agrikulturo, kotono, komercado.

La ĉinoj reakiras la areon en mezo de la 18-a jc..

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads