Houston Rockets
basketbala teamo en Hjustono, Teksaso, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La klubo Houston Rockets - prononco laŭ sistemo IFA [hjˈuːstən ɹˈɒkɪts], esperantlingve Hustonaj aŭ Hjustonaj Raketoj - estas klubo de korbopilkado aŭ pli fake basketbalo en Hustono, Teksaso, kiu fondiĝis en 1946. La nomo de la teamo aludas al la centralo de NASA en la urbo, kie organiziĝas multaj lanĉoj de raketoj, kiuj tamen kutime fizike ekflugas en Cape Canaveral, Florido. La profesia unua vira teamo de la klubo konkuras en la ligo Nacia Korbopilkada Asocio (aŭ Nacia Basketbala Asocio), angle nomata National Basketball Association (laŭ sistemo IFA [nˈaʃənə͡l bˈaskɪtbɔːl ɐsə͡ʊsɪˈe͡ɪʃən], mallongige NBA, [ɛn biː ˈe͡ɪ]), la plej granda ligo en Nordameriko por profesia vira korbopilkado, komponita de 30 teamoj el Usono kaj Kanado - la NBA estas unu el la kvar ĉefaj sportligoj de Nordameriko, kiu ankaŭ inkluzivas la nacian glacihokean ligon NHL, la nacian usonfutbalan ligon NFL kaj la superan basbalan ligon MLB. La profesia unua vira teamo de la klubo estas parto de la Sudokcidenta Divizio de la Nacia Basketbala Asocio. Ĉeftrejnisto de tiu teamo ekde la 28-a de oktobro 2020 estas Stephen Silas. Siajn hejmajn matĉojn la teamo ekde 2003 okazigas en la stadiono Toyota Center.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
la stadiono Toyota Center |
teksto2 |
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads

