Kapromiedoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kapromiedoj
Remove ads

Kapromiedoj estas ronĝuloj el la familio Capromyidae aŭ, laŭ alternativa klasado, el la subfamilio Capromyinae (kio donus la terminon Kapromienoj) en la familio Echimyidae (kio donus la terminon Ekimiedoj). Ili estas mezgrandaj ronĝuloj, kiuj vivas en insuloj de Karibio. Oni agnoskas 20 speciojn, sed el ili triono estas jam formortintaj kaj ĉirkaŭ duono formortontaj. En la hispana ili estas nomataj jutía [ĥutía].

Thumb
Kapromio en Jardines de la Reina, Kubo.

Ili similas al kojpoj kaj lutroj en variaj aspektoj kaj la plej grandaj specioj povas atingi kelkajn kilogramojn de pezo. Ili havas voston, ĉu vestiĝan al kaptila. Ili havas fortikajn korpojn kaj grandajn kapojn.

Multaj specioj estas herbovorulaj, sed kelkaj manĝas malgrandajn animalojn. Anstataŭ elfosi kavaĵojn kiel aliaj ronĝuloj, ili faras nestojn en arboj aŭ rokokavoj. Ili estas ĉasataj pro sia viando en Kubo, kie ili estas kuirataj kun naturaj aveloj kaj mielo.

Remove ads

Taksonoj

  • Tribo Capromyini Smith, 1842
    • Genro Capromys
      • Capromys pilorides - Kapromio konga
    • Genro Geocapromys
      • Geocapromys brownii
      • Geocapromys ingrahami - Kapromio de Bahamoj
      • Geocapromys thoracatus †
    • Genro Mesocapromys
      • Mesocapromys angelcabrerai
      • Mesocapromys auritus -
      • Mesocapromys nanus - Nana kapromio
      • Mesocapromys sanfelipensis
    • Genro Mysateles
      • Mysateles melanurus
      • Mysateles garridoi - Kapromio de Garrido (dubinda identeco (species inquerenda) en Silva et al. (2007).
      • Mysateles prehensilis - Kapromio karabalia
  • Tribo Hexolobodontini † Woods, 1989
    • Genro Hexolobodon †
      • Hexolobodon phenax †
  • Tribo Isolobodontini Woods, 1989
    • Genro Isolobodon
      • Isolobodon montanus †
      • Isolobodon portoricensis†
  • Tribo Plagiodontini Ellerman, 1940
    • Genro Plagiodontia
      • Plagiodontia ipnaeum† - Kapromio de Samana
      • Plagiodontia aedium - Kapromio de La Española
      • Plagiodontia araeum†
    • Genro Rhizoplagiodontia†
      • Rhizoplagiodontia lemkei†
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads