IJK 1992

48-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO From Wikipedia, the free encyclopedia

IJK 1992
Remove ads

La 48-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis inter la 2-a kaj 9-a de aŭgusto 1992 en la urbo Montrealo de Kanado. La kongreson partoprenis 104 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj.

Thumb
statuo de Paul Chomedey de Maisonneuve antaŭ la altlerneja kongresejo
Rapidaj faktoj
Thumb
la urbocentro de Montrealo

La kongreso estis la unua de TEJO en Nord-Ameriko, kaj la dato estis pripense elektita: la IJK memoris pri la malkovro de Ameriko fare de eŭropanoj en la fama vojaĝo de Kristoforo Kolumbo 500 jarojn antaŭe, kaj ankaŭ pri la fondo de la urbo Montrealo, la plej granda urbo de la franclingva kanada regiono Kebekio, antaŭ 350 jaroj.

Thumb
kongresa libro

Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo "libertempado", kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, interalie de ties komitato. La kongresejo estis la College de Maisonneuve, proksime al la olimpia stadiono - moderna kaj klimatizita altlernejo kun sportaj ebloj.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads