ISO 8859-1

From Wikipedia, the free encyclopedia

ISO 8859-1
Remove ads

ISO/IEC 8859-1 (aŭ ISO 8859-1, Latin-1) estas signara kodo por prezenti en komputilo literojn de okcidenteŭropaj lingvoj kaj aliajn signojn.

Rapidaj faktoj Etendita Askio • IEC standard • normo de ISO vd ...

ISO 8859-1 uzas 8 bitojn por ĉiu signo. Kodpozicioj 0x00 ... 0x7F estas samsignifaj kiel en ASCII.

Kodoj 0—31 (0x0—0x1F) kaj 127—159 (0x7F—0x9F) ne estas difinitaj.

ISO-8859-1 kiel registrita de IANA en 1992 diferenciĝas de ISO/IEC 8859-1 per tio ke kodpozicioj 0—31 kaj 127—159 estas stiraj, plejparto el ili ne estas uzata. En HTML ISO-8859-1 estas uzata se ne estas skribita io alia (sed en XHTML se ne estas skribita io alia estas uzata UTF-8).

Eblaj nomoj de la kodo laŭ IANA: ISO_8859-1:1987, ISO_8859-1, ISO-8859-1, iso-ir-100, sISOLatin1, latin1, l1, IBM819, CP819.

En Unikodo la 256 unuaj kodpozicioj estas samsignifaj kiel en ISO-8859-1. CP1252 (Windows−1252) diferenciĝas de ISO-8859-1 per tio ke kodnumeroj 128—159 estas uzataj por diversaj signoj. Ofte oni ne distingas kodojn ISO-8859-1 kaj CP1252.

Remove ads

Tabelo de la kodo

Deksesumaj nombroj sub la literoj estas kodoj de la signoj laŭ Unikodo.

Pliaj informoj .0, .1 ...
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads