ISO 639-3
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
ISO 639-3 estas internacia normo, kiu listigas mallongigojn de lingvaj nomoj. Ĝi estas unu el variantoj de normo ISO 639.
Ĝi uzas 3-literajn mallongigojn kaj priskribas ĉirkaŭ 7602 lingvojn (laŭ varianto de la 30-a de julio 2005).
Ĝi estis kreita por pli bone priskribi pli multajn lingvojn kompare kun la antaŭaj variantoj ISO 639-1 kaj ISO 639-2.
ISO 639-3 estas superaro de ISO 639-1 (kvankam uzas la aliajn mallongigojn)
ISO 639-3 ne estas superaro de ISO 639-2, ĉar la lasta havas kodojn por grupoj de lingvoj kaj la unua ilin ne havas.
Remove ads
Kodoj de lingvoj laŭ normo ISO 639-3
Eksteraj ligiloj
- ISO/DIS 639-3 Registra aŭtoritato angle
- Statuto de ISO 639-3 sur la paĝaro de ISO angle
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads