Ignác Tragor
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Ignác Tragor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Tragor Ignác estis hungara notario, historiisto. Lia pseŭdonimo estis Váci Náci .
Ignác Tragor[1] naskiĝis la 4-an de junio 1869 en Vác, li mortis la 10-an de februaro 1941 en Vác.
Remove ads
Biografio
Ignác Tragor maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto kaj Scienca Universitato Ferenc József. Li akiris juran diplomon en 1891, poste li estis advokato-kandidato en pluraj urboj. Oficiale li advokatiĝis en 1895, poste li studvojaĝis en Eŭropo. Hejmenveninta li estis subnotario en Vác 12 jarojn. Ekde 1899 por la pli alta salajro li estis estro de la loka ŝparkaso ĝismorte. Li fondis bibliotekon kaj muzeon. Li okupiĝis pri historio de Vác. Lia edzino naskis filinon.
Remove ads
Elektitaj kontribuoj
- Vác vára és képei (1906)
- Vác története 1848–49-ben (1908)
- Váci vidámságok (1923)
- Vác története (1927)
- Váci bölcsők, váci koporsók (1938)
Memorigiloj
- memortabulo en Vác (vidu la foton!)
- muzeo en Vác portas la nomon Tragor Ignác ekde 1990
Vidu ankaŭ
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2025-01-19 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografieto
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads