Il tabarro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Il tabarro (La mantelo) estas opero en unu akto de Giacomo Puccini por itallingva libreto de Giuseppe Adami, bazita sur teatraĵo de Didier Gold nome La houppelande. Ĝi estas la unua el trio de operoj konata kiel Il trittico. La unua ludo okazis la 14an de Decembro 1918 ĉe la Metropola Operejo en Novjorko.[1]
La historio temas pri ŝarĝistoj de barĝo, amafero de unu kun la edzino de alia, lukto kaj murdo: la murdito estis kaŝita sub mantelo, kio titoligas la operon. Pro realismaj etosoj la verko alproksimiĝas al stilo de verismo.
Remove ads
Arioj
- "Hai ben ragione! meglio non pensare" — Luigi
- "Nulla! Silenzio!" — Michele
- "Scorri, fiume eterno" — Michele. Tiu pli kontemplema ario por Michele estis poste anstataŭata de Puccini per la pli venĝema "Nulla! Silenzio!" La registroj de Leinsdorf kaj Gardelli ambaŭ inkludas ĝin kiel aldonaĵon.
Notoj
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads