Ilirio

historia regiono From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

En klasika historio, IlirioIlirujo estis regiono de la nuntempa okcidenta Balkana duoninsulo, loĝata de triboj de iliroj, kiuj parolis formon de Hindeŭropa lingvo (la iliran lingvon). La ĉefaj urboj de Ilirio estis Lisuso kaj (eble) Epidamnuso.

Rapidaj faktoj Historia regiono, Estas ...

Ilirio situis borde de la Adriatika Maro, je ĝia norda flanko, kaj ĝia kerna parto kovris la marbordajn regionojn de la nunaj ŝtatoj Slovenio, Kroatio (Dalmatio) kaj Albanio.

Remove ads

Iliriaj Provincoj

vidu pli ĉe: Iliriaj Provincoj

La Iliriaj Provincoj, france Provinces Illyriennes, estis inter proks. 1807 kaj 1812 nomo por teritorioj kiujn Napoleono konkeris kaj aneksis por la Franca Imperio. Al tiuj provincoj apartenis Dalmatio, parto de Kroatio, Istrio, Triesto, Görz, Karniolo/Krajino, kaj parto de Karintio.

Reĝlando Ilirio

Post la falo de Napoleono, la provincojn reakiris la Aŭstra imperio, kiu reorganizis ilin kiel Reĝlando Ilirio kun iom ŝanĝitaj limoj (Krajino, Karintio, Görz, Gradisca, Istrio). En 1849, post la revolucio kaj postaj ŝtataj reformoj, la reĝlando estis dissolvita. Ĝia teritorio fariĝis la kronlandoj Karintio, Krajino kaj Aŭstria Marbordo.

Malgraŭ la dissolvo de la reĝlando, la titolo "reĝo de Ilirio" plu estis parto de la titolaro de la imperiestro de Aŭstrio ĝis 1918.

Historiaj regantoj

Popoloj

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads