Imitilo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Imitilo
Remove ads

En komputado imitilo estas komplekso da programaj kajaŭ aparataj rimedoj por realigi (imiti) la funkciadon de mankanta komputa sistemo (ĝin oni nomas gasto) per sistemo alia, disponebla sed malsama (ĝin oni nomas gastiganto). Imitilo reale kaj komplete plenumas la funkciojn de la gasto, malsimile ol simulilo, kiu prezentas nur iujn aspektojn per modelo. Ekz-e simulado de uragano, epidemio aŭ tertremo ne realigas tiajn katastrofojn kaj ne estas imitado.

Thumb
Linukso imitata en WinXP per Cygwin

Oni povas uzi imitilon por ruli aplikaĵojn per komputilo kajaŭ operaciumo alia ol tiu, por kiu ili estis verkitaj. Ekz-e imitilo de Amiga sub Vindozo, aŭ de ludokonzolo Nintendo sub Linukso.

En Linukso oni povas uzi imitilon Wine por ruli aplikaĵojn Vindozajn, kaj en Vindozo oni povas imiti Vindozon per Cygwin.

De post 1971 oni uzas imitilojn de terminaloj.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads