Indiĝenaj specioj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Indiĝenaj specioj
Remove ads

En biogeografio, indiĝena speciopropra specio en difinita regiono aŭ ekosistemo estas specio en tiu regiono, kiu rezultas de nur natura procezo, sen homa interveno, do ne estis enkondukita el alia regiono. Ĉiu natura organismo (male al aldomiga organismo) havas sian propran naturan teritorion de distribuado kie ĝi estas konsiderata indiĝena. For de tiu indiĝena teritorio, iu specio povas estis enmetita fare de homa agado; ĝi estas tiam aludita kiel enmetita specio ene de la regionoj kie ĝi estis antropogenie (fare de homoj) enmetita.

Ĉi tiu artikolo temas pri ekologio (subscienco de biologio) kaj ĝenerale vivaj estaĵoj ĉu animaloj ĉu plantoj. Por homoj rigardu la paĝon Indiĝenaj popoloj.
Thumb
Linepithema humile, indiĝena insekto de Sudameriko, enmetita en aliajn partojn de la mondo.

Indiĝena specio ne estas nepre endemia. En biologio kaj ekologio, endemio signifas indiĝena nur de la bioto de specifa loko. Indiĝena specio povas loĝi en aliaj areoj krom tiu laŭ konsidero.

Se la terminoj endemia kaj indiĝena similas pro la fakto, ke ili rilatas al planto aŭ besto, kiu jam de tre longe loĝas en iu teritorio, endemia organismo necese originiĝis aŭ evoluiĝis kie ĝi estis trovita.

  • Indiĝena planto
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads