Infanaĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La infanaĝo, aŭ infaneco, estas la unua fazo en la vivo de homo. Ĝeneralsence ĝi inkludas la bebecon, do komenciĝas kun la naskiĝo kaj finiĝas kun la komenco de la seksa maturiĝo, kiu jam apartenas al la junaĝo.

La infanaĝo estas tre ampleksa koncepto aplikita al homoj kiuj troviĝas en fazoj de disvolviĝo inter la nasko kaj la adolesko aŭ pubereco.[1][2]
Post la naskiĝo la infano komencas integriĝi en la socio. Ĝin la infano unue konfrontas en primaraj grupoj: familio, parencaro, najbararo, ludogrupo. En ĉi tiuj grupoj okazas ensociigo per perado de konduto- kaj pensmanieroj, valoroj, kiujn la infano alproprigas per lernado.
En la familio okazas la dua naskiĝo de la infano kiel socikultura personeco.
Remove ads
Etimologio kaj lingvaj notoj
Ambaŭ formoj, kaj infanaĝo = infana aĝo kaj 'infaneco, kompreneble estas variaĵoj de la baza esperanta vortradiko infano, kiu devenas de la latina infans[3][4], kiu signifas 'muta', 'kiu ne povas paroli'.
"Infanaĝo" estas laŭ PIV "La tempo, dum kiu oni estas infano",[5], dum "infaneco" estas simple difinita kiel "aĝo infana".[6]. Laŭ tio, multaj esperantistoj uzas la terminon "infaneco" kvazaŭ sinonimo de "infanaĝo", kvankam evidente "aĝo" ne estas sinonimo de abstrakta propraĵo, karakterizo aŭ kvalito. Tiel, oni povus paroli pri infaneco de iu plenkreskulo, kiu kondutas sin infanece, eĉ for de la infanaĝo.
Remove ads
Difinoj
Oni povas difini la koncepton "infanaĝo" ekde jenaj diversaj vidpunktojn:
- jure, tre diversamaniere depende de la juro de la diversaj landoj (por difinitaj aferoj ĝis 18 jaroj, por aliaj ĝis 16 jaroj ktp.)
- el disvolviĝa psikologio, ne atingante sufiĉan maturecon por funkcii aŭtonomece,
- fizike, ne atingante fizikajn trajtojn de plenkreskulo,
- socikulture, kun tre diversaj konsideroj depende de la popolaj kutimoj kaj la diversaj ebloj vivteni sin.
Remove ads
Komparu kun
Homaj vivofazoj
| Homaj vivfazoj | ||
| Inseksa Homo | Virseksa Homo | |
| Bebeco | Bebo | |
| Infaneco | Knabino | Knabo |
| Adolesko | Adoleskantino | Adoleskanto |
| Plenkreskeco | Virino | Viro |
| Maljuneco | Maljunulo | |
Vidu ankaŭ
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri infano/infanaĝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[7]:

„ Al malriĉulo infanoj ne mankas. ” 
„ En infano vidiĝas, kia homo fariĝos. ” 
„ Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas. ”
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
