Instagram

retejo kaj poŝtelefona programo por divido de fotoj kaj filmetoj From Wikipedia, the free encyclopedia

Instagram
Remove ads

Instagram estas komerca poŝtelefona programo por registro de fotoj kaj filmetoj, kaj komerca retejo por publikigo de fotoj kaj filmetoj. Krom en la retejo mem, la publikigitaj fotoj ankaŭ facile prezenteblas en gamo da pliaj sociumaj retejoj, kiel Facebook, Tvitero, Tumblr kaj Flickr. Tipa eco de la instagram-aj dosieroj, kaj fotoj kaj filmetoj, estas filtriloj kiuj en tipa maniero ŝanĝas la bildan aspekton, ekzemple filtrilo kiu kreas kvadratan bildon, metas ombron al la flankaj bildopartoj kaj pli lumigas la centron, tiel ke la rezulto aspektas simile al la klasikaj tujfotiloj de la dua duono de la 20-a jarcento, ekzemple de la usona firmao Polaroid.

Rapidaj faktoj interkona retejo • retejo • blidgastiga servo • video-gastiganta servo • interreta komunumo • tre granda Interreta platformo • eldona platformo ...

Nun la plej popularaj profiloj de Instagramo estas la steloj de popola kulturo kaj sporto: Selena Gomez, Ariana Grande, Taylor Swift, Beyoncé Knowles, Cristiano Ronaldo kaj Kim Kardashian.



Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads